Ludu

La 1044-a E_elsendo el la 02.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Signifan parton de nia elsendo okupas adiaŭo al la forpasinta lastsabate elstara hungara Esperanisto, Vilmos Benczik. Ni citas la omaĝan rememoron de Istvan Ertl el „Libera Folio”, ni memorigas la interparolon de Andrzej Pettyn pri „Tutmonda Sonoro” el 1982 kaj la raportan kontribuon de Benczik pri la kongresa temo de la UK en Berlino 1999, donitan al Barbara Pietrzak. Ĉeokaze ni memorigas nian lastan redakcian antaŭmikrofonan interparolon, troveblan en nia arkivo el 2017. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj informantaj pri polaj studoj kiel socie aktivigi senjorojn kaj pri unuaj bankaj aŭtomatoj ŝanĝantaj monerojn en paperan/elektronikan valuton. Nia scienca temo rilatas al sukceso de ĉinaj sciencistoj pri la unua integrita kvantuma reto. Tiun temon koncernas la interreta foto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.