Inter la novaĵoj de la eldonejo Novae Res aperis informo pri la pollingva traduko de la libro de Tivadar Soros „Maskerado ĉirkaŭ la morto”. La titolo de la pollingva eldono estas kompletigita per la teksto „Nazia mondo en Hungario”. Kovrilpaĝe troviĝas ankaŭ klariga kromteksto pri tio, ke la aŭtoro estas „la patro de konata al ĉiuj merkatisto kaj socia aktivulo Georges Soros, kiu rakontas pri la sortoj de sia familio dum milito”. De la eldonisto devenas krome priskribo de libroenhavo. Ĝi citas el la antaŭparolo de Georg Soros konata el la dua E-lingva eldono aperigita de UEA sub la redakto kaj komentario de Humphrey Tonkin. La informon de Novae Res kompletigas la informoj pri la tradukistino Emilia Ewa Siurawska, pola esperantistino kaj movada agantino mortinta en 2017. La libro aperis ĝis nun en la tradukoj angla, ĉeĥa, ĉina, franca, germana, hungara, itala, japana, rusa kaj turka. Nun aldoniĝis la pola.

El la elsendo 26.02.2021. Legas Barbara – 1′ 20″