Ludu

La 1042-a E_elsendo el la 23.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa redakcia felietono aperas marĝene de la dimanĉa Tago de la Gepatra Lingvo lige kun ĝia ideo, la evoluo de la pola lingvo, rilataj diskutoj kaj konstatoj, lige kun la parolata Esperanto i.a. en radio. Tiukuntekste ni citas mallonge el la parolado de prof. Ivo Lapenna „100 jaroj de Parola E-Kulturo” (1987). Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵo baze de novaj donitaĵoj pri junaj poloj daŭre kunloĝantaj kun la gepatroj. La sciencbultenaj temoj estas dediĉitaj al esploroj pri tio, ke perdi pezon eblas ĉiuaĝe; pri pliaj esploroj elmontrantaj avantaĝojn de dulingveco. Daŭras Semajno de Internacia Amikeco kaj niajn tiuokazajn salutojn ni ornamas per la kanzono „La Letero” en la plenumo de Ĵomart kaj Nataŝa. La programinformon akompanas interreta foto stimula en la kunteksto de esploroj, ke ĉiuaĝe eblas perdi troan pezon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.