„Brazila pejzaĝo” datumita je la jaroj 1650-1680 estas la unusola tolaĵo de nederlanda pejzaĝisto Frans Post troviĝanta en la polaj muzeoj. Ĝi estis ŝtelita postmilite el la Lublina Muzeo (la orienta Pollando). Nun ĝi denove fariĝis posedaĵo de la Nacia Muzeo en Lublino dume lasita depone por kelkaj jaroj en la Nacia Muzeo de Varsovio, kiu aĉetis ĝin en 1949.
Muzeaj specialistoj el Lublino identigis ĝin baze de la registro de militperdoj. Evidentiĝis tamen post tiu malkovro, ke la tolaĵo en Varsovio kompare kun la originalo estis post la ŝtelo pritondita, malaperis la aŭtografo de la pentristo kaj ĝia surfaco malgrandiĝis je ĉirkaŭ 45 procentoj. Frans Janszoon Post (1612 – 1680) estas agnoskita kiel la unua eŭropano, kiu pentris pejzaĝojn de la Suda Ameriko. En la jaroj 1637-1644 li partoprenis ekspedicion al Brazilo organizitan de la Okicdent-hinda Kompanio. En ĝia daŭro Post pentris kelkajn tolaĵojn kaj faris multajn detalajn desegnaĵojn kaj skizojn, servantajn por pli postaj bildoj. Li pentris unuavice brazilajn pejzaĝojn, la tiean faŭnon kaj flaŭron kaj scenojn kun la partopreno de indiĝenoj. Kolektoj de liaj verkoj troviĝas i.a. en Luvro, Irlanda Nacia Galerio kaj Ham House en Londono.

El la elsendo 08.01.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 47″