La Pola Poŝto akiris la unuan premion en la filatela konkurso EUROPA Stamp 2020. Ĝia temo estis la iamaj poŝtaj itineroj. La poŝtmarko aŭtorita de Maciej Jędrysiak prezentas skeme la mapon de Pollando kun la plej gravaj poŝtaj itineroj en la 16-a jarcento kune kun desegnaĵoj de marŝantaj kaj ĉevalrajdantaj kurieroj. En la centra parto de la poŝtmarko bilidigita estas la riverfluo de Vistulo kun la siluetoj de situantaj ĉe ĝiaj bordoj reĝaj urboj – Kraków, Sandomierz, Warszawa, Toruń, Elbląg, Gdańsk.
La premion atribuis ĵurio de internaciaj ekspertoj de PostEurop el diversaj medioj inkluzive de artistoj, kolektantoj kaj blogistoj. Ĝi konfirmas la brilajn talentojn de polaj artistoj kaj estas rekonesprimo por la filatelista medio de la Pola Poŝto. La duan premion egalvalore gajnis Postverk Foroya (Ferooj), Swiss Post (Svislando) kaj SC Ukrposhta (Ukrainio). La trian lokon okupis Deutsche Post DHL Group. Aldonendas, ke la Pola Poscto enlaborigas pli ol 80 mil personojn. Siajn klientojn ĝi priservas en 7600 poŝtoficejoj, filioj kaj poŝtistaj agentejoj.

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 32″