Muzulmana Religia Asocio en Pollando eldonis albumon „Muhiry. Tataraj religiaj bildoj”. Ĝi enhavas fotojn de 50 ornamaj afiŝoj aŭ teksaĵoj – plej ofte kun citaĵoj el Korano – devenantaj el moskeoj kaj preĝodomoj de polaj islamanoj, el la muzeaj kaj privataj kolektoj.
Polaj tataroj pendigas tiujn objektojn interne de moskeoj, preĝodomoj kaj siaj hejmoj kredante pri ilia protekta efiko kontraŭ malbonaĵoj. Samtempe ĉi tiuj objektoj atestas pri pieco de ĝiaj posedantoj kaj aŭtoroj. En ili aperas, kutime broditaj aŭ skribitaj, citaĵoj el Korano kaj ankaŭ religiaj konstruaĵoj kun aparta signifo. Ĉion ĉi akompanas kaligrafiaĵoj, ornamoj geometriaj, plantaj, arkitekturaj, muzulmanaj. Plej ofte temas pri „szahada”, la kredokonfeso.
La kutimo pretigi ĉi-specajn religiajn bildojn aperis en la tatara socio loĝanta en la pola-litova limregiono lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj daŭras ĝis hodiaŭ. Por krei ilin plej ofte oni uzis paperon aŭ dikpaperon aplikante guaŝon aŭ inkon, en la 20-a jarcento afiŝkolorigilojn, akvarelojn, kolorkrajonojn. Ofte renkontataj estis la brodaĵoj. La albumo koncernanta ĉirkaŭ 5 milmembran tataran socion en Pollando enhavas informojn pri la genezo de ĉi tiuj religiaj teksaĵoj, pri iliaj tipoj kaj kreoteknikoj kun la indiko de lokoj el kiuj ili devenas.

El la elsendo 22.01.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 46″