La nomon Kazimierz Michałowski ni menciis lastatempe en la felietono de nia egiptia aŭskultanto Michał Łabęda pri la malkovro fare de polaj arkeologoj de Hatŝepsut-templo. Hodiaŭ ni dediĉu la atenton al profesoro Kazimierz Michałowski mem, kiu estas la plej elstara pola egiptologo, la antaŭkuriero de nubiologio, la kreinto de la pola skolo de la meditereanea arkeologio. Dank’ al liaj foslaboroj en Egiptio ne eblas dubigi la kontribuon de la pola arkeologio al la monda scienco. Kazimierz Michalowski naskiĝis la 14-an de decembro 1901 en Tarnopol. Finlerninte en la tiea gimnazio en 1918 li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Jan Kazimierz en Lvovo en la fakultato pri klasika arkeologio kaj arthistorio. Siajn konojn li vastigis en Berlino, Hajdelbergo, Münster, Parizo, Romo kaj Ateno. En la lvova universitato Kazimierz Michałowski doktoriĝis en 1926 fariĝante docento en la katedro pri Klasika Arkeologio de la Lvova Universitato, 4 jarojn poste en la Varsovia Universitato. Ĉi tie en 1931 li organizis Katedron de la Klasika Arkeologio, kiu en 1955 estis alinomita je la Meditereanea. La unuan fojon Kazimierz Michałowski forveturis al Epiptio en 1934. En la jaroj 1936-39 li iniciatis la partoprenon de polaj arkeologiaj esploroj en Edfu en la suda parto de Egiptio, kiujn li gvidis kun francaj arkeologoj. Dum ĉi tiu ekspedicio estis malkovritaj i.a. objektoj el la periodo de Malnova Ŝtato. Jam en 1937 profesoro Michałowski organizis en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicion de la atribuitaj al Pollando historiaj trovaĵoj, kiuj vekis enorman interesiĝon de la pola publiko. La junaĝo de Kazimierz Michałowski pasis en la periodo, kiam Pollando estis regajininta sian suverencon. En la 1918 li rekrutiĝis en la polaj militistaj servoj. Post la studperiodo li revenis en iliajn vicojn en 1920 por denove daŭrgi la sciencistan karieron, restadante kaj avancante en la polaj rezervaj armeaj fortoj. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito profesoro Michałowski kiel oficiro fariĝis ostaĝo en la militkaptitejo en la germana Woldenburg. Tiam estis detruitaj liaj manuskriptoj pri la unuaj foslaboroj, aliflanke tie ĉi li gvidis edukkampanjon por kunostaĝuloj kun seminarioj pri egiptologio kaj arkeologio. Post la milito profesoro Michałowski aktive aliĝis al rekonstruo de la scienca vivo de Pollando restante ĝis la vivofino persono politike senpartia. Ekde 1945 li estis membro de la Varsovia Scienca Societo, unu jaron poste li fariĝis membro de la Pola Akademio de Kapabloj, sekve de la Pola Sciencakademio. En 1956 li organizis Instituton de la Meditereanea Arkeologio de la Pola Sciencakademio, kiun li gvidis ĝis sia emeritiĝo komence de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Sed la administraciaj devoj ne forlogis profesoron Kazimierz Michałowski de la arkeologiaj esploroj. En la jaroj 1956-59 li gvidis foslaborojn en Mirmeki sur Kriemo en la loko de la antikva greka kolonio. En 1957 li restarigis la arkeologiajn esplorojn en Egiptio, en Tall al-Atrib, kaj por koordini ĉi tiujn laborojn li alkondukis al kreiĝo en 1960 – sub la aŭspicioj de la egipta registaro – de la Stacio (nun Centro) de la Mieditereanea Arkelogio en Kairo, kiun li gvidis ĝis la vivofino kaj taksis kiel sian vivoverkon. La foslaboroj en Tell al-Atrib daŭris 9 jarojn. En ilia daŭro estis malkovritaj malfruromiaj termoj kaj parte rekonstruita impona teatra konstruaĵo, urba komplekso. Sekve de la laboroj de profesoro Michałowski en la antikva Palmira (Sirio), la Malsupra Egiptio kaj Nubio la egipta registaro entreprenis savkampanjon de sanktejoj minancitaj per priinundo post la elkonstruo de Asuana Digo. En sama periodo profesoro Kazimierz Michałowski gvidis sciencajn esplorojn en Aleksandrio (ĝis 1966), kie i.a. estis rekonstruita fragmento de romia kvartalo. En sekvaj jaroj li gvidis malkonstruon de la nubiaj sanktejoj en Daobod (1961) kaj Abu Simbel (1961-1970) kaj laboris pri la rekonstruo de la tomba sanktejo de la reĝino Hatŝepsut en Deir al-Bahari (1961-64). Veran sensacion vekis inter la eksterlandaj esplorekspedicioj lia malkovro de la tempo de Tutmoso la 3-a el la 15-a jarcento antaŭ Kristo. La kreita de profesoro Michałowski pola skolo de la meditereanea arkeologio – kiun oni traktas kiel modelan – ligas foslaborojn, esplorojn kun konservistaj laboroj. En tiu kunteksto menciindaj estas pluraj aliaj, unikaj laŭ la monda skalo, malkovroj. Profesoro Michałowski i.a. difinis la periodon de la elformiĝo de la kanono de la religia arkitekturo en Egiptio kaj apartigis tute novan sciencbranĉon, kiu estas nubilogio. Ĉi-lasta verko ligiĝas kun lia verŝajne plej fama malkovro, nome la elfoso de la granda kopta katedrado en Farras. La pola sciencista ekspedicio montris al la mondo belegan frukristanan bazilikon, episkopan nekropolon kaj palacon. Profesoro Michałowski malkovris en la baziliko spirrabajn murpentraĵojn el la 8-12 jarcentoj post Kristo, kio ebligis dinfini la kristanigon de Nubio je la 6-a jarcento. Post ĉi tiu malkovro la nomo de profesoro Kazimierz Michałowski fariĝis monde konata kaj li akiris nesubfoseblan famon kaj prestiĝon inter polaj kaj eksterlandaj arkeologoj. Parto de freskoj el Faras formas aktuale apartan, unikan en Eŭropo, artgalerion, en la Nacia Muzeo en Varsovio. Ne eblas mencii en mia felietono ĉiujn honordoktorecajn titolojn kaj prestiĝajn postenojn. Ni limiĝu al mencio, ke li estis i.a. eksperto de la speciala komitato ĉe Unesko por la savado de la sanktejoj en Abu Simbel. La sciencista aktvado de profesoro Michałowski kongruis kun liaj neelĉerpeblaj fizikaj fortoj. Ankoraŭ kiel emerito li estris la Katedron de la Meditereanea Arkeologio ĉe la Varsovia Universitato, li sidis en la prezidumo de la Pola Sciencakademio kaj estis membro de multaj sciencaj societoj kaj scienakademioj en Pollando kaj eksterlande. Ne mencieblaj estas en mallonga felietono ĉiuj verkoj de profesoro Michałowski dediĉitaj al arkelogio kaj egiptologio, ĉiuj distingoj kaj honoromaĝoj. Samtempe profesoro Kazimierz Michałowski senlace kaj daŭre aktivis por popularigado de la meditereanea arkeologio, egiptologio prezentante plurajn prelegojn, gvidante seminariojn. Li asertis, ke sciencistoj kaj esploristoj havas la devon dividi kun la socio rezultojn de siaj laboroj. Al la kutimoj de profesoro Michałowski apartenis kunsidoj antaŭ la komenciĝo de la sciencistaj ekspedicioj, en kiuj ĉiuj partoprenantoj devis pruvi konon de fakulaj scioj pri sia laboro kaj post la fino de foslaboroj komune partopreni la prilaboron de publikaĵo pri la finiĝinta laborsezono. Sed profesoro Michałowski ne estis eburstatua figuro. Al miaj familiaj anekdotoj kalkuliĝas la rakonto de miaj gepatroj, kiuj vizitante la Farras-galerion en la varsovia Nacia Muzeo estis alparolitaj de la profesoro. Li entuziasme eksplikis al ili nuancojn de la malkovro en Farras en la maniero kvazaŭ ili estus la plej gravaj aŭskultantoj de liaj klarigoj.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Barbara – 11′ 07″