Ludu

La 1034-a E_elsendo el la 26.01.2011 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas en la literatura segmento de la elsendo la 105-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj koncernas pandemion. Krom la kronvirusa kroniko ni informas pri la kostoj, kiujn portis poloj por adaptiĝi al la distanca laboro. Niaj sciencbultenaj temoj informas pri eksterlandaj sciencistoj kiel gastprofesoroj en Pollando en 2021 kaj pri poloj, inter du procentoj de la plej ofte citataj sciencistoj en 2019. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas historian konstruaĵon de la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, la tn. Colegium Maius. Muzike akompnas nin Manŭel per la fragmento de sia kanto „La lamento de la Tero”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Bedaŭrinde – pro teknikaj kialoj – ili daŭre ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.