Ludu

La 1030-a E_elsendo el la 12.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni foliumas la decembran, 5-an numeron de „Esperantolehti” kaj la oktobran numeron de „La Revuo Orienta”. Kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot ni interparolas pri lia pandemifrukto, nova libro pri lernado de la hispana lingvo por poloj. La komencaj aktualaĵoj rilatas al omaĝataj nunjare elstaraj poloj kaj eventoj, la tiel nomataj Patronoj de 2021 kaj al la nunjaraj laŭreatoj de la premio Benemerenti. Ni prezentas ankaŭ la kronvirusan kronikon. Niaj sciencbultenaj temoj koncernas la 2021-an kiel Jaron de Kavernoj kaj Karsto kaj la esplorojn de usonaj sciencistoj pri iu el la aspektoj, kiel la legado influas la homan cerbon. Muzike akompanas nin Rell per fragmento de sia kanto „Dancu la mondo”. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas fragmenton de la Ursa Kaverno en la loko Kletno. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Bedaŭrinde – pro teknikaj kialoj – ili ankoraŭ ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.