Printempe de 2021 en la Reĝa Wawel-Kastelo en Krakovo estos prezentita la ekspozicio „Ĉiuj arasoj (murteksaĵoj) de la reĝo. Revenoj 2021-1961-1921”. Ĝi estas pretigita lige kun la 100-jariĝo de ilia revenigo el Sovetunio kaj lige kun la 60-jariĝo de ilia reveno el Kanado. La unuan fojon estos prezentita plena kolekto de la arasoj, inkluzive de la damaĝitaj kaj fragmente konservitaj.
La reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis ilin en la plej elstaraj teksistaj metiejoj de Bruselo en la jaroj 1550-60. Ili prezentas bibliajn scenojn, riĉan flaŭran kaj faŭnan mondon kaj blazonojn de Pollando kaj Litovio memorigantajn pri la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Komence la kolekto konsistis el 160 objektoj, ĝis nun konserviĝis 138. Preskaŭ ĉiuj troviĝas en Krakovo krom unu en Varsovio kaj la alia en Amsterdamo. La reĝaj murteksaĵoj estis teksitaj el lano, silko kun grandakvanta uzo de arĝentaj kaj oraj fadenoj. Origine ili servis kiel ornamo dum la plej pompaj solenaĵoj de la reĝa kortego. La kolekto de la murteksaĵoj el Wawel-kastelo estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej gravaj en Eŭropo.
La reĝajn murteksaĵojn heredis la fratinoj de la reĝo kaj post ilia morto ili fariĝis la proporaĵo de la Pola Reĝolando. En 1795 rusoj forveturigis ilin al Peterburgo, de kie ili revenis baze de la Riga Traktato en 1921. Kelkaj damaĝitaj. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la teksaĵoj estis evakuitaj tra Rumanio, Francio kaj Britio al Kanado, de kie ili revenis postmilite al Wawel-kastelo en 1961.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 21″