Ludu

La 1018-a E_elsendo el la 01.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividante kun ni la informojn pri sia E-fulmkurso en la Eŭropa Kolegio en la apudvarsovia Natolin. Al la nunjara Kristnasko referencas niaj aktualaĵoj informante pri kandelvenda karitata kampanjo de Caritas Polska favore al infanoj, pri nutraĵkolektado okazinta fine de novembro ankaŭ cele Kristnaskon. En novembro finiĝis en nord-orienta Pollando ringumado de birdoj. Tio estas la sekva informo post kiu venas mallonga kronvirusa kroniko. Nia scienca temo rilatas al la proksimiĝanta al la fino eksperimento Borexino kaj ĝiaj rezultoj. Muzike akompanas nin fragmente la malnova kanzono „Suno sunu” el la albumo „JoMo friponas’ eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la finiĝinta ringuma birdokampanjo ĉe la akvoreceptaklo Siemianówka. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.