Hodiaŭ en nia trarigardo de la E-periodaĵoj mi koncentriĝu pri tiuj, kiuj aperas unuavice aŭ ekskluzive elektronikavoje. Kiam la lastan fojon mi parolis pri „Esperanto en Azio kaj Oceanio”, la bulteno de UEA-Komisiono pri Azia-Oceania E-Movado tiam ankoraŭ fizike mi tenis ĝin en la manoj. Verdire tiel okazas ankaŭ nun, sed ĉi-foje temas pri la elpreso de ĝia elektronika versio. En ĉi tiun numeron enkondukas „Malferme” kun la vortoj de la provizora redaktanto, Albert Stalin Garrido. Per sia felietono „La nepoj transprenos niajn heredaĵojn, sed ni unue bezonas heredontojn” li elstarigas pozitivaĵojn el la truda – pro pandemio – virtuala esperantumado. Kiel ekzemplon li prezentas la eblecon, ke 14 filipinaj esperantistaj junuloj povis partopreni la retan IJK-on. Kiel TEJO-aktivulo Albert Stalin Garrido tamen sincere konfesas, ke la junulara movado en ĉi tiu modoparto de fortas kaj ŝajne ne retorike li starigas i.a. la demandon en la speco: „Kiujn valorajn lecionojn ni lernis el la sukceso de virtuala agado kaj povos apliki, por ke ni povu trovi la nepojn, kiuj transprenos tion, kion ni komencis”. Kiel provizora redaktanto, Albert Stalin Garrido levas krome la demandon „kiel ni povas plibonigi la informadon ne nur per tiu ĉi bulteno, sed ankaŭ per aliaj kanaloj? Koncerne la unuan parton de la demando ŝajnas sufiĉe konstati, ke la informado tiurilata en la novembra numero de la bulteno estas kontentiga. Pere de enhavoriĉaj raportoj la leganto eksterazia kiel mi ricevas – eble ne kompletan, sed elĉerpan kaj ĝojigan alrigadon al tio, kio okazas en la fora de Eŭropo regiono. La vicsekretario de KAOEM, Ilia Dewi klare, sed lakone kaj sekretaristile informraportas pri la virtuala septembra renkontiĝo de KAOEM-anoj el Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamio, Indonezio, Uzbekio, Aŭstralio kaj Novzelando. Ni ekscias krome, ke laŭ la peto de la nuna prezidanto de KAOEM, Atushi Nishinaga la eksa gvidanto Inumaru Fumio memorigis la celon de la komisiona laboro. Temas pri starigo kaj stabiligo de memstaraj movadoj en aziaj kaj oceaniaj landoj, temas pri tio, ke la reciproka kunlaboro devas baziĝi sur komprenemo kaj toleremo pro la fakto, ke Azio kaj Oceanio ampleksas vastan kaj diverskulturan mondoparton. Sed ĉi tiu informraporto estas sole enkonduko al raportoj de reprezentantoj de unopaj landoj. Tre ampleksa kaj detala estas tiu el Filipinoj notinta la 7-jariĝon de Filipina E-Junularo. La jubileo fruktis per datrevena reta festo, trihora prelegserio en aŭgusto malfermita al esperantistoj en la tuta mondo. Ĝi ne elĉepis la aktivadojn, ĉar sammonate filipinaj esperantistoj partoprenis en la Foiro de la filipinaj lingvoj per serio de mallongaj prezentaĵoj al la internacia komunumo. La septembra enkonduka kaj senpega 8-hora kurso „Lingvo por Konektiĝi al la Mondo” fruktis per 33 realaj kursanoj, el inter kiuj eĉ 15 fariĝis novaj asociaj membroj. Sammonate okazis Virtuala Landa Asembleo de Filipina E-Junularo kaj en oktobro oni elektis ĝian estraron. Tiom el Filipinoj. Sekvaj raportoj – pli aŭ malpli ampleksoj – el Vjetnamio, Indonezio, Oceanio, Suda Koreio, Japanio, Irano kaj Barato donas buntan aligardon al la movado en la azia kaj oceania mondregiono. Apartan atenton mi tamen ŝatus doni aparte al la raporto el Irano, en kiu ni legas, ke – mi citu: „la movado en Irano jam montras brilajn atingojn de post la okazigo de la 7-a Irana E-Kongreso (IrEK-7) en aprilo 2020. En la monatoj post la kongreso, Irana E-Asocio (IrEA) iniciatis novajn agadkampojn precipe virtuale, kiuj montriĝis ege efikaj kaj rezultodonaj”. Oni atentigas, ke dank’ al subvencio de Heŝmet Faraĝi, la asocio ricevis la eblecon „realigi multajn planojn por plivigligi la movadon enlande kaj eksterlande en la internacia tereno – precipe per ekuzado de pagita Zoom-konto, kiu havigas senliman utiligadon de ĝi”. La raporto el Irano listigas multajn el la realigitaj jam projektoj celitaj al la esperantista publiko, sed anoncas krome oktobran retan seminaron por la irana publiko kun la prelegoj tradukitaj el Esperanto en la persan. Pri ĝi ni scias ankoraŭ nenion, sed ĵus venis la informo pri la novembra tri-taga retseminario, kunorganizita de Irana E-Asocio celita al iranaj studentoj, kunpartoprenita de e-istaj kompetentuloj, kiu fruktis per 100 studentoj aliĝintaj por la 22-sesia elementa E-kurso. Kompreneble pri ĝi pli amplekse ni esperas legi en laŭvica bulteno de la bulteno de UEA-Komisiono pri Azia-Oceania E-Movado. Mi kaptas la okazon danki al la prezidanto de KAOEM, Atushi Nishinaga pro la sendo de la informoj pri la reta versio de la bulteno. Alian karakteron havas „Ora Ĵurnalo”, magazino por kulturo kaj plezuro de E-Societo de Gotenburgo. Pri ĝia ekzisto ni eksciis de Inga Johansson, kiu apendice sendis al ni la oktobran numeron, sed… sed jam la numero novembra. Interesa kaj varia, stampita de la aparta esprimetoso de ĉiu el la aŭtoroj verkantaj por la „Ora Ĵurnalo”. „Espeporko meditas” de unu el la redaktantoj Siv Burell sprite kondukas al la enhavo de la 33-paĝa numero. Malgraŭ mia vizito en Gotenburgo okaze de la 88-a UK mi ne tuj rekonis unu el la plej malnovaj domoj de la urbo, kiu aperas kovrilpaĝe. Des pli volonte mi legis pri ĝi, kvankam viziti ĝin pro la pandemio certe ne eblos ankoraŭ dum kelka almenaŭ tempo. Do estas iom nostalgie ĉarme legi, ke eblas en ĝi butikumi en malnovstila nutraĵvendejo kaj spekti i.a. vitraĵfaristojn laborantajn k.s. Al historio oni ligas informante pri la tradiciaj en Gotenburgo Gustav-Adolf-tortetoj, omaĝe al la reĝo-fondinto de la urbo, kiujn oni frandas en la datreveno de lia morto. Al la nuntempo ligas interesa informo kiel gotenburganoj batalas kontraŭ la nereagema je publikaj plendoj urba administracio – ja kun ĝia portempa aprobo – metante leterkeston kun plendoj pri la urbo en lokoj malfacile atingeblaj kiel en la urbadoma kanalo. Sed ne temas nur pri iom anekdotecaj aferoj. Ĉu en multaj landoj oni aparte solenis la 24-an de oktobro kiel Tagon de UN-o? El „Ora Ĵunalo” ni ekscias, kiel tio okazis en Gotenburgo en la preĝejo de Brunsnsbo, al kiu datrevena evento kontribuis ankaŭ esperantistoj. Al la esperantista kontribuo al la tago apartenas ankaŭ esperantigo de la balado pri „Blua vaska ĉap’ – mi dirus „Blua UN-bireto” omaĝe al soldatoj, kiuj partoprenas UN-ajn Pacmisiojn ekstelande. Sed Unuiĝintaj Nacioj aperas en la novembra „Ora Ĵurnalo” kiel temo ankaŭ okaze de la Pacpremio 2020. Plaĉas al mi la rememorigo pri Pacpremio Dag Hammarskjöld en 1961 kaj traduko de tri liaj poemoj, el kiuj mi citu nur unu:
„Daŭre demandanta
mi jam estos ĉe la celo,
kie la vivo sonoras –
klara simpla tono
en la silento.”
Eble malmultaj memoras Dag Hammarskjöld, iaman Ĝenerala Sekretario de UN. Mi trovis la rememoron pri li en „Ora Ĵurnalo” atentinda. Pri la memoro kaj ĝia riĉiga rolo interese felietonas Lenke Szasz el Rumanio, dum alitonan nostalgian tonon liveras Harriet Lindskog en sia retrorigarda kontribuo pri flavoranĝaj relbusoj, rolantaj kiel trajnetoj en ŝia infanaĝo. La rememorojn alispecajn dividas ĉi-numere Inga Johansson skribante pri siaj kontaktoj kun Marjrie Boulton kaj citante ŝiajn enskribaĵon el sia gastlibro. En novembra numero „Ora Ĵurnalo” donas la atenton krome al la nuntempe vivanta sveda verkisto Sten Johansson. Jen atentigante pri lia originala romano „Sesdek ok”, jen memorigante lian E-tradukon de la sveda novelo de Hjalmar Söderberg „Hundo sen mastro”. Sed literaturo aperas krome en la formo de la citita poemo de Ludwig Zamenhof „Pluvo” , en „Aŭtunaj hajkoj”, en la kanzontekstoj de „Dek ses tunojn” de Oliver Tzaut kaj de „Liberec’, tradukita de Ĵomart kaj Nataŝa. Aferkerne pri muziko, prefere aparta instrumento „ŝlosila harpo”, interese verkis Lasse Granat. Laŭ la redakcio eblus traduki la instrumentonomon kiel klavviolonon, sed mi mem per gugla tradukilo trovis ĝuste el la sveda en la polan la tradukon „ŝlosila harpo”. Ne ĉiujn legindaĵojn de la „Ora Ĵurnalo” mi menciis, ĉiujn kun intereso mi legis nun rekomendante al vi ĉiuj, gesinjoroj la retan „Ora Ĵurnalon” de E-Societo en Gotenburgo, kiu aperas de tri jaroj. La raporto kun fotoj pri la porokaza pikniko en la loka parko aperas en la numero, kiu jubileokaze memorigas la antaŭajn novembrajn kovrilojn de la periodaĵo. Mi jam kun scivolo atendas la kristaskan numeron. Formetante la novembran numeron de „Ora Ĵurnalo” mi elektis por la adiaŭo unu el la kvar aŭtunaj hajkoj aperintaj en la numero, tiun de Kikaku:
Aŭtuna luno –
Sur mia kana mato
Kuŝas ombro de pino.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Barbara – 13′ 13″