Ludu

La 1012-a E_elsendo el la 10.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo hodiaŭ ni referencas al la arkiva sonregistraĵo de antaŭ 15 jaroj, en kiu la legendeca Claude Piron kaj lia edzino Nicoline dividas kun ni siajn ideojn pri Esperanto vaste komprenata 100 jarojn post la kongreso en Bulonjo ĉe Maro. La komencaj aktualaĵoj pri la mastrumado rilatas al la kreskanta nombro de robotoj en la pola industrio kaj pri du avaidiloj de la pola flugkompanio LOT kiuj baldaŭ komencos servoflugi en floto de vjetnama flugkompanio. La kronviruskronika informo konfirmas la aktualan staton de la pandemio en Pollando. Nia sciencbultena temo traktas la superenzimon, kiu malkomponas plaston. Hodiaŭ ni informas krome pri nova premio lanĉita de Akademio de Esperanto „Laŭro de la Akademio”. Muzike ni prezentas fragmenton de la kanzono „Sin skribi” de Morice Benin, kiu devenas el la KD „in-Spir’” eldonita de Vinilosmo. La interreta foto ĉe nia programinformo referencas al la temo pri ĉiam pli da robotoj en la pola industrio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn – bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo ankaŭ estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.