Ses monumentecaj skulptaĵoj de Igor Mitoraj, inter ili Dedalo, Ikaria kaj Ikaro Flugilhava, estas prezentataj sur la ŝtuparo antaŭ la Katedralo de s-ta Nikolao en la malfrubaroka urbocentro de Noto, Sicilio. Temas pri la komuna iniciato de Sicilio, de la urbo kalkulita al la monda Unesko-heredaĵo, de la diocezo de Noto kaj de la itala kulturministerio. La subĉiela ekspozicio estis organizita kadre de kultura iniciato populariganta sep lokojn de Sicilio troviĝantajn en Unesko-listo. Inter ili estas la Valo de Sanktejoj en Agrigento, kie antaŭ jaroj skuptaĵoj de la pola artisto estis prezentitaj inter la antikvaj ruinoj. La urbestro de Noto reference al la pandemio konstatis, ke „belo estas pli forta ol timo”. La inaŭguron de la ekspozicio akompanis koncerto de Andrea Bocelli.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Maciek – 1′ 00″