Komence de oktobro estis pasonta la 300-a naskiĝdatreveno de Giovanni Battista Piranesi. Tiuokaze ĝis la 5-a de januaro 2021 eblas rigardi en la varsovia Reĝa Kastelo kolekton de akvafortoj de la itala gravuristo kaj arkitekto el la kolekto de la lasta pola reĝo. La 16 akvafortoj bildigas la vizion de malliberejoj kaj estas agnoskitaj kiel la plej interesa verko de la artisto. La ciklon „Carceri” oni opinias la plej enpensiga kaj mistera verko de Piranesi kaj unu el la plej misteraj verkoj en la historio de grafiko. Ĝi estas diversflake interpretata rilate al metafiziko, filozofio kaj literaturo. La ekspozicion „Malliberigita genio. Giovanni Battista Piranesi” kompletigas portreto de la artisto pentrita de Francesco Polanzani en 1750. Same la portreto kiel la tuta ciklo „Carceri” havas multajn simbolajn signifojn rilate al la kreado de la itala artisto. Ili estas la unuan fojon prezentataj al la publiko.

El la elsendo 02.10.2020. Legas Maciek – 1′ 15″