Simile kiel antaŭ unu semajno ni volas proponi al  vi viziton en la norda parto de Pollando. Tie ĉi  inter la urboj Gdańsk, Bydgoszcz kaj Toruń troviĝas Grudziądz. Ĝia situo en la parto de Pollando kun la densa vojreto kaŭzas, ke ĉiun laŭvican jaron alvenas al la urbo ĉiam pli da novaj turistoj.  Cetere estas diversaj hipotezoj pri la etimologio de la urbonomo. La plej verŝajna estas tiu, kiu elmontras la nomradikon en la vorto „gruda” – terbulo, kiu signifas pecon de malmola grundo. Tiun teorion konfirmas la fakto, ke la Fortresa Regiono, inkluzive de la Kastela Monto havas la formon de la terbula grundo. La urbo fieras jam pri pli ol 700-jarcenta tradicio (en 2006), la 18-an de junio oni festos ĝian laŭvican datrevenon. La historio de la urbo aparte speguliĝas en ĝiaj malnovaj konstruaĵoj. Ĝuste ili decidas pri la eksterordinara aspekto de Grudziądz. Temas pri   fragmentoj de la mezepoka defendomurego kun la t.n. akva pordego, gotika preĝejo de sankta Nikolao, la 17-jarcentaj grenstaplejoj, kaj la 18-jarcentaj brikdomoj.  Grudziądz proponas ankaŭ aktivan ripozon fone de naturo. Ene de  la urbo mem troviĝas 3 lagoj kaj tra Grudządz kondukas 2 akvaj itineroj,  laŭ  la riveroj Wisła kaj Osa. La urboloĝantoj certigas, ke se iu volas konvinkiĝi pri la beleco de la urbo,  tiu devas nepre alveni al ĝi ĝuste laŭe de riveroj aŭ almenaŭ komenci sian viziton de la riverbordo. Tie ravos lin/ŝin 26 imponaj,  spirrabaj masonitaj gerenstaplejoj,  altaj je 8 aŭ eĉ 9 etaĝoj. La panoramo, kiu dank’ al ili kreiĝas estas la unika ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo.  La plej malnova informo pri Grudziądz devenas el la komenca periodo de la pola ŝtato. Ĝi troviĝas en la dokumento de reĝo Boleslao la Kuraĝa por la Benediktana Klostro en la loko Mogilno el la 1065-a jaro. „Castrum Grudomzh” estas difinita kiel iu el la burgoj de kiu la klostro estis ricevanta rikoltooferon, rikoltoservuton. Pli poste en la 1218-a jaro la tiama posedanto de la regiono, princo Konrad la Mazovia transdonis la urbeton al episkopo Chrystian, kiu venis tien por kristanigi Prusujon. Post multjaraj streboj Chrystian estis proklamita la episkopo de la tuta Prusujo kaj ĝuste la urbon Grudziądz li elektis kiel sian rezidejon. Sed, prusoj ne volis akcepti kristanismon. Post la forpaso de la episkopo por daŭrigi lian kristanigan  mision princo Konrad la Mazovia en la 1226-a jaro invitis setliĝi en Grudziądz la Teŭtonan Ordenon. Verdire ĉiu pola lernanto scias, ke tiu paŝo en siaj sekvoj grave kaj negative speguliĝis en la historio de Pollando. Ni tamen reiru al momento, kiam al Grudziądz venis misicele teŭtonoj, ĉar ekde tiam – por pli ol 200 jaroj – la urbo fariĝis la sidejo de la Teŭtona Ordeno, kiu kun la tempo fluo proklamis ĝin sia ŝtato kaj proklamis la  militon kontraŭ Pollandon. Tuj post sia alveno al Grudziądz teŭtonoj komencis plukonstrui la kastelon troviĝantan sur la altaĵo. Ĝi jam tiam estis  opiniata kiel malnova. Atestas pri tio plej bone tre maldikaj muroj de la orienta flanko. Ili povas defendi kontraŭ atako de arkopafistoj, sed ne la atakon de pli bone armitaj soldatoj. La kastelon ĉirkaŭis defendomurego kun 10 turoj kaj 4 pordegoj. La plej bone konservita ĝis hodiaŭ estas la t.n. akva pordego,  konstruita verŝajne en la 13-a jarcento kaj modernigita 100 jarojn poste. Ceteraj pordegoj konserviĝis nur fragmente. La nomo de la pordego „akva”  ligiĝas kun ĝia destino. Nome ĝis la 17-a jarcento la akvon el la puto troviĝantan ene de la kastelaj muroj oni ne povis drinki. Do, la loĝantoj de la kastelo uzis la avon el la riviero Osa transportatan al la kastelo ĝuste laŭ la akva pordego. Cetere kun la problemoj de akvo ligiĝas interesa anekdoto.  Nome en  marto de la 1522-a jaro en Grudziądz estis okazanta la ĝenerala sejmeto [kunveno de la loka gravularo], por kiu venis monako, Mikołaj Kopernik, granda medicinisto, matematikisto, fizikisto, geografo kaj unuavice astronomo. Kiam li eksciis pri la akvoproblemoj de la loĝantoj li deziris konsulti mapon de la ĉirkaŭaĵo. Post ĝia detala pristudo li proponis konstruigi kanalon, kiu kondukus akvon el la rivero Osa al la urbo, kaj sekve al Vistulo. La loĝantoj de Grudziądz devis peti la reĝan permeson, kiun ili ricevis de Sigismundo Aŭgusto. En la ĉeesto de la reĝo la inaŭguro de la kanalo okazis solene en la 1552-a jaro. Tiamaniere Mikołaj Kopernik  kiel inĝeniero savis la urbon kontraŭ manko de la fluanta akvo. Kaj cetere aldonendas, ke dum sia estado en Grudziądz en la sama 1522 jaro Nikolao Kopernik prezentis sian faman ekonomian disertaĵon pri moneroj ”De aestimatione monetae”.  Reference al la historio ni ankoraŭ aldonu, ke en la 15-a jarcento studis tie pola poeto Jan Dantyszek kaj en la 17-a jarcento astronomo Jan Hewelisz. Sendube surprizos ĉiujn la informo, ke nur parto de la kastelo apartenis al teŭtonoj. Duono de la apudkastelaj konstruaĵoj apartenis – eĉ en la periodo de la pola-teŭtona milito – al la… pola reĝo, al kiu kun la tempo fluo ekde la 15-a jarcento apartenis ankaŭ la tuta regiono. Sed  ankaŭ estante nur  parto de Pollando Grudziądz ludis gravan rolon. Hodiaŭ Grudziądz estas grava trafikcentro kaj industria urbo, kiun – kiel ni jam diris – ĉiam pli ofte vizitas turistoj.

El la elsendo 04.09.2020. Legas Gabi – 6′ 58″