Ludu

La 994-a E_elsendo el la 08.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Jam la 99-an fojon ni proponas kun ni sekvi la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence de la elsendo ni informas pri financa helpo de EU por kontraŭbatali la sekvojn de la panedemio en la uniaj landoj. La informon sekvas kronvirusa kroniko. Alia aktualaĵo koncernas la unuan en Pollando 100-procente veganan laktoproduktejon. Nia sciencbultena temo koncernas integran cirkivton (icon), kiu ebligos kontekton inter cerbo kaj komputilo. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al ĉi tiu temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. ATENTU TAMEN, ke portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.