Ludu

La 993-a E_elsendo el la 04.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al la urbo Grudziądz, kiun ni proponas el nia arkivo.  Komence aŭdiĝas mallongaj kronvirusaj aktualaĵoj kaj kulturtemaj informoj. Pri la renovigado de la internoj en la kastelo Książ en la sudokcidenta Pollando kaj pri kunlaboro de sciencistoj kun muzikistoj. La E-komunumaj informoj koncernas la semajnfinajn eventojn. En Bjalistoko esperantistoj kontribuas al la pola tago de Nacia Legado kaj kadre de MondaFest’ 2020 E_elsendo el la 01.09.2020 okazas virtuala renkontiĝo de Societo Zamenhof kaj solena anonco de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj. Kadre de la programero „Minutoj kun literaturo” sian poeziaĵon pri Pollando recitas Julius Balbin. En la fino aŭdiĝas mallonga Leterkesto. Muzike akompanas nin Valentina Cancino per la fragmento de la kanzono „La rakonto”, la akompananta interreta foto prezentas iun el la salonoj de la Kastelo Książ.  En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro.  ATENTU, ke portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN ekde hodiaŭ vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo:  Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere en jutubo vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.