Ekde la 20-a de julio la trezorejo de la katedralo en Gniezno (la unua ĉefurbo de Pollando) estas vizitebla virtuale (https://wzgorzelecha.pl). En aŭgusto eblos viziti krome la tiean historian preĝejon de la Gardantoj de la Tombo de Kristo sub la alvoko de s-ta Johano, unu el la plej interesaj polaj gotikaj preĝejoj. Ekde februaro eblos virtuale viziti ankaŭ la katedralon mem kaj la proksiman preĝejon de s-ta Jerzy (Georgo). La nuna virtuala vizito en la katedrala trezorejo kreiĝis kadre de la programo de la Nacia Kulturcentro „Kulturo en la reto”. La ĉefa celo estis ebligi la virtualan viziton en la Muzeo de la Arkidiocezo en Gniezno, popularigi la historion de la ĉefa urbo de la polaj Primasoj kaj certigi konstantan kontakton kun la kulturo. La virtuala vizito estas senpaga kaj eblas dum ĝi uzi la aŭdiokomentojn priskribantajn la rigardatajn objektojn aŭ informantajn pri la historia kunteksto de ilia kreiĝo. La virtuala vizito estas vizitebla ankaŭ de surduloj. La Muzeo de la Arkidiocezo en Gniezno enhavas la plej valorajn kaj plej malnovajn objektojn el la oraĵumistaj metiejoj de Pollando. Troviĝas en ĝi  i.a. kaliko de s-ta Wojciech (Adalberto) el la 10-a jarcento,  devenanta el Bizanco.

El la elsendo 21.08.2020. Legas  Maciek – 1’41”