La 7-an de aŭgusto estis lanĉita virtuala  ekspozicio „Kastelo Książ en teknikoloro”. Por ĝiaj bezonoj estis elektitaj kaj profesie kolorigitaj – post la konsulto kun arthistoriisto – 30 fotografaĵoj el la kastela arkivo  kaj el la Fondaĵo de la Prinico Daisy von Pless. La virtuala fotoekspozicio proksimigas kaj priskribas la splendoron de la iama rezidejo Książ en Wałbrzych, la historion de la rezidejaj internoj, ilian ekipaĵaron kaj aplikitajn stilojn. Krom fotoj subigitaj al teknikolora tekniko estas prezentitaj pli ol 150 akompanaj fotoj en plimulto antaŭe nepublikigitaj. En grava parto la fotoaŭtoro estas la kortega kuiristo de la princa familio, Louis Hardouin loĝanta en la Kastelo Książ en la jaroj 1909-1932.

El la elsendo 14.08.2020. Legas  Maciek – 0’59”