Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Karaj gesinjoroj, En la plej proksimaj tagoj okazos ŝanĝoj en la funkciado de niaj elsendoj kaj la tuta elsendoplatformo. Tiukuntekste ni transdonas parolon al nia redakcia stabano, la ĉefrespondeculo pri la funkciado de la pola-retradio.org, Bruce Crisp el Kanado. Li klarigas la kernon de ŝanĝoj.
“Daŭre uzas Adobe Flash”… Kia terureco! Kiu jarcento nun estas??
“Daŭre uzas Adobe Flash” estis informo pri la malnova Pola RetRadio. La nuna ne plu bezonas ĝin — feliĉege! Forigo de Adobe Flash estis unu el pluraj kialoj kiuj necesigis la ŝanĝon al la nuna nova Pola RetRadio.
Bedaŭrindas ke la dubsenca vorto “versio” disvastiĝis anstataŭ pli specifaj vortoj (eldono, variaĵo ktp).
Fu! La titolo de cxi tiu mesagxo malordigis mian korbatadon… Mi unue pensis ke mi pretigxu por la plej malbona ajxo! Bonsxance estas nur cifereca afero!