En la varsovia artgalerio Królikarnia daŭras la retrospekta ekspozico de la pentroarto de Uszula Broll, forpasinta en februaro nunjare. La ekspozicio „Atman signifas spiron” prezentas preskaŭ 300 ŝiajn bildojn. Uszula Broll studis en la filio de la krakova Akademio de la Belartoj en Katowice kaj la komenco de ŝia kreado ligiĝas kun la unuaj postmilitaj jaroj. La nuna ekspozicio prezentas ŝiajn tolaĵojn el la Silezia Muzeo kaj el la Historia Muzeo de Katowice el la unua etapo de ŝia kreado, kiam ŝi pentris diversstile sileziajn virinojn. En sia plia artista kariero  ŝi ekiris propran vojon konforman al la spiritaj, filozofiaj intetresiĝoj, i.a.  ligitaj kun la filozofio de Oriento. La titolo Atman, sanskrite – spirito aperis en la kreado en Broll en 1967. Poste ŝi malkovris misticismom de la Hinda Unio, taoismon, filozofion zen kaj tantron, fine ŝi ligiĝis kun budismo. Ŝi pentris montarajn pejzaĝon konceptitajn kiel emociajn statojn. La ekspozicion organizis pola kulturministerio kun la partnero, kiu estas la fondaĵo de Katarzyna Kobro subtenanta la aktivecon de virinoj sur la kultura kaj arta kampoj.

El la elsendo 17.07.2020. Legas Maciek – 1’29”