„Poloj al la mondo. Konataj nekonataj” kaj „Polaj arkitektoj en la mondo” estas la unuaj libroj el la serio  „Poloj al la mondo” pri atingaĵoj de poloj nekonataj al la vasta publika opinio. La unua el la libro akompana al la ekspozicio „Konataj nekonataj – Poloj de la mondo” estis prilaborita de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj kunlabore kun la Arkivejo de la Pola Sciencakademio. Ĝi proksimigas la siluetojn de tiaj poloj kiel Wacław Sieroszewski – la esploristo de Jakucio, Antoni Patek – pioniro de horloĝproduktado aŭ Stefan Drzewieki – pioniro de la aviado kaj subakva navigado. La alia publikaĵo „Polaj arkitektoj en la mondo” en la formo de historia raportaĵo rakontas pri la plej meritiĝintaj polaj arkitektoj kreantaj konstruaĵojn de Peterburgo, Kijevo tra Siberio ĝis Azio kaj la Suda Ameriko. Temas pri elstaraj poloj, kiuj malgraŭ distanco disde la patrolando kore estis kun ĝi ligitaj, kvankam per sia menso kaj talentoj servis al aliaj nacioj.

El la elsendo 31.07.2020. Legas Barbara kaj Maciek – 1’19”