En multaj esperantistoj de la mondo la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco vekas varmajn rememorojn pri la du Universalaj Kongresoj en ĝi okazintaj en 1959 kaj en 1987. Ambaŭ jubileaj! Omaĝintaj jen la 100-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof, jen la 100-an datrevenon de la apero de la Unua Libro. Ne ĉiuj cetere esperantistaj gastoj komprenis rezervojn de polaj, apartevarsoviaj esperantistoj al ĉi tiu konstruaĵo, kiu vekis/as ankaŭ multajn kromajn asociaciojn. Dum la pasinta semajno la 22-an de julio pasis la 65-a datreveno de ĝia kreiĝo. La inaŭguro de la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco okazis meze de la jaro en 1955, sed la sovetunia konstruadministracio de la palaco, kies ideodoninto estis Stalin kaj lia nomo longe patronis al la konstruaĵo komencis labori pli frue. La palaco kreiĝis laŭ la arkitektura projekto de Lew Władimirowicz Rudniew, aŭtorinta ankaŭ i.a. la konstruaĵon de la Moskva Universitato.  La konstruadon partoprenis 4 mil polaj laboristoj kaj krome 6 mil laboristoj kaj inĝenieroj el Sovetunio. Por ili estis elkonstruita en Varsovio speciala Loĝkolonio de Amikeo. Pri ilia protekto zorgis speciala operaca grupo kreiĝinta kadre de la Sekurecservo. La komunista propagando la konstruadon prezentis kiel senprofitcelan helpon de simplaj civitanoj de Sovetunio al Pollando. Ilia ĉeesto celis krome pruvi al poloj la perfektecon de la socialista labororganizo kaj novajn revoluciajn konstruteknikojn. Ili mem estis difinataj kiel „avangardo de la laborula mondo, de progreso” kaj ankaŭ kiel kulturamantoj. Preskaŭ ĉiutage la polaj gazetoj raportis pri la laborprogresoj, aperigadis fotojn, rapotaĵojn, informojn pri laboravanuloj. Antaŭ la disponigo de la palaco al la „nacio” lernantoj de la varsoviaj lernejoj helpis en la ordigado de la ĉirkaŭa tereno. Post tio povis jam okazi  solena subskribo de porokaza protokolo inter la sovetunia ambasadoro kaj la pola ĉefministro pri la trasndono de la Palaco. Ĝia foto ornamis la kovrilpaĝon de tre populara gazeto „Życie Warszawy” kun la dankemfaza titolo „Ni dankas al vi kamaradoj”. La tiama unua sekretario de la Centra Komitato de la Pola Uniĝinta Partio akcentis, ke la palaco „estas simbolo de nekomparebla ideo de proleta internaciismo, deklarata kaj realigata necedeble de la granda partio, kreita kaj edukita de Lenin, firmigita kaj plukonstruita en la historia procezo de revoluciaj bataloj fare de liaj daŭrigantoj kaj lernantoj, paŝantaj hodiaŭ fronte de avanaj fortoj de la homaro en la batalo por la afero de paco, progreso, demokratio kaj socialismo. La tuta pola nacio, akcentis la tiama gvidanto de la Centra Komitato de la  partio, direktas sin hodiaŭ kun varmaj sentoj de frateco kaj amikeco kun sovietuniaj nacioj kaj emfazas koran dankemon al la konstruintoj de la superba verko de Amikeco, Palaco de Kulturo kaj Scienco portanta la nomon de Józef Stalin en la ĉefurbo de Popola Pollando”, fino de la citaĵo. Malgraŭ tiu ĉi partiamikeca ĵargono varsovianoj ne rilatis al la palaca donaco same entuziasme. La momunemteca objekto en la centro de Varsovio simbolis fremdan subpremon, fremdan dependecon. Aliflanke dum jaroj ĝi estis la plej impona konstruaĵo de la pola ĉefurbo, kiun vizitis multaj eksterlandaj gastoj, i.a. ŝtatgvidantoj. Ĝi disponis pri la plej granda salonego servanta kiel koncertejo, konferencejo, kongresejo. Do ankaŭ en tiu ĉi rolo ĝi servis kiel kongresejo por esperantistoj en 1959 kaj en 1987, kvankam en tiu lasta jaro pro la enorma publiko – oficiale 6-mila – kelkaj eventoj, kiel inaŭgro devis okazi du fojojn.  Kaj nun plenmano de certe interesaj donitaĵoj, aparte por tiuj aŭskultantoj, kiuj ja kun emocio tenas en la memoro la Palacon kiel la kongresejon  de la 44-a kaj la 72-a UK-oj. La Palaco de la Kulturo kaj Scienco en Varsovio havas 46 etaĝojn, inkluzive de du subteraj, ĝi altas 237 metrojn kaj estas daŭre la plej alta konstruaĵo en Pollando; en 1955 ĝi estis la dua plej alta konstruaĵo en Eŭropo. Ĝia volumo egalas al ĉirkaŭ 817 mil kubometroj,  por kiu oni uzis 40 milionojn da brikoj kaj 26 mil tunojn da ŝtalo. En  la konstruaĵo estas pli ol 3200 ĉambroj, ĉambregoj salonoj kaj  krom la Kongresa Salonego multaj el la ejoj servas kiel teatroj, muzeoj, lernejoj, altlernejoj, kinejo, kafejoj. La palaco daŭre logas turistojn kaj ĉe ĝia 30-a etaĝo sur la alteco de 114 metroj troviĝas panorama galerio al Varsovio. Jam post la reĝimaj transformiĝoj de la 90-aj jaroj kelkfoje ekardis la diskutoj pri la ruinigo de ĉi tiu komunista simbolo en la centro de la urbo. La diskutoj finiĝis en februaro 2007, kiam la palaco estis listigita en la registro de historiaj objektoj. La pledantoj por ĝia forigo povas sole ĝoji, ke ĝia silueto efike estis ĉirkaŭkonstruita kaj ĉirkaŭkonstruata de pluretaĝaj ofickonstruaĵoj.

El la elsendo 25.07.2020. Legas Barbara – 7’23”