Ekde la 1-a de julio denove multaj el ni, aparte en Eŭropo ĝuas la eblecon vojaĝi pro malfermiĝo de plimulto de Schangen-limoj. Ne tuj oni povas ekveturi. Des pli mi volas rakonti pri Benedykt Polak (Benedictus Polonus), la pioniro de la polaj vojaĝoj. Li naskiĝis ĉirkaŭ la 1200-a jaro en la okcidenta Pollando. Li estis franciskano, dum kelka tempo estadinta en klostro en Vroclavo. Tie li plej verŝajne renkontiĝis kun Giovanni da Pian del Carpine, unu el la unuaj disĉiploj de s-ta Francisko el Asizo, kiu estis prioro de la pola francikana provinco. En la unua duono de la 13-a jarcento tataroj triumfe marŝkonkeradis  kaj dekumis ŝtatojn de la orienta kaj suda Eŭropo. Kiam la trupoj de la Piastdinatia princo, Henryk Pobożny (Henriko la Pia) malvenkis apud Legnica en 1241 papo Inocento la 4-a profunde maltrankviligita pro iliaj konkeroj en la kristana Eŭropo decidis direkti legaton al la granda mogola ĥano por akiri armisticon. La papan mision, kiu ekiris la 16-an de aprilo 1245 el Liono partoprenis sub la gvido de Giovanni da Pian del Carpine i.a. Benedictus Polonus, kiel sekretario, tradukisto, eksperto pri la lingvo kaj moroj de la malnovrusaj ortodoksuloj, kiuj multonombre kiel ostaĝoj troviĝis en la mongola kortego. Oni supozas krome, ke Benedictus Polonus konis ankaŭ la mongolan lingvon, kiel iama tatara ostaĝo aŭ kontaktiĝinte kun tataroj prenitaj kiel ostaĝoj post la sieĝo de la urbo Racibórz. La papo devontigis la senditojn prisribi kredojn, morojn kaj politikan sistemon de la mongola ŝtato kaj ekscii laŭeble multon pri la planoj de pliaj eventualaj konkeroj, pri la riĉaĵoj kaj militfortoj de la mongolaj regantoj. Provizitaj per  valoraj, multekostaj donacoj la monakoj entreprenis surĉevale preskaŭ 20-milkilometran veturon tra nekonataj regionoj, kiu daŭris iom pli ol du jarojn. Veturante tra Krakovo, Lucko kaj Kijevo en ĉi lasta urbo ili ŝanĝis la ĉevalojn de eŭropaj je pli eltenemaj, mongolaj. Sekve laŭe de la bordoj de la Kaspia Maro kaj Arala Lago fruprintempe de 1246 ili renkontis la unuan fojon tatarajn trupojn. En lia eskorto la franciskanoj moviĝis al la regiono de Astraĥano, kie estadis Batu-ĥano (la nepo de Ĝingis ĥano) nomumita de la Granda Ĥano. Tie franciskanoj ekvidis amasajn trupojn, invadintajn pli frue Eŭropon. Post kelktaga estado Batu ĥano – mildigita pro la donacoj permesis – sed sole al la fratuloj Giovanni kaj Benedictus daŭrigi la veturon. Ĝis la mezo de junio 1246 ili antaŭenmoviĝis laŭ la valo de Sirdajo, la tiama mondofino laŭ la tiamaj eŭropaj kredoj. Tiel do, Benedictus kiel la unua polo metis piedon sur la azia kontinento. La plia celo fariĝis Syra Orda, legendeca Karakorumo kreiĝinta en la 3-a jarcento kiel  sidejo de Ĝingis ĥano. La papaj senditoj trafis tie ceremonion de surtronigo de Gujuk ĥano. Tio fariĝis la okazo por pli longa estado en la mongola koretego kaj kontaktoj kun aliaj reprezentanoj venintaj por la solenaĵo el la Bagdada Kalifato, Kartvelio, Koreio kaj Ĉinio. La 11-an de novembro 1246 – post entute 4-monata estado –  la granda ĥano transdonis al la papaj senditoj la respondan leteron en la lingvoj mongola, persa, turka kaj latino. En ĝi li postulis, ke la papo mem persone venu al li ĉefe de ĉiuj eŭropaj regantoj por lin omaĝi rifuzante samtempe la alvokon akcepti kristanismon. Komenciĝis la longa revena vojo. Nur la 18-an de novembro de la sekva jaro la monakoj atingis Lionon, kie rezidis Inocento la 4-a. La franciskanoj, kiujn oni bonvenigis kiel personojn revenantajn el alia mondo raportis pri sia ekspedicio, dividis la impresojn kaj transdonis faritajn notojn kaj priskribojn.  Sed la afero tiel ne finiĝis. Giovanni da Pian del Carpine revenis al Italio kaj en sia verko „Historio de mongoloj” entenigis amason da informoj pri landoj kaj popoloj de la Fora Oriento, pri la manieroj gvidi militon, organizi armeojn kaj administri la konkerojn. Benedictus Polonus verkis en Krakovo la unuan eŭropan traktaton kun la scienca dimensio „De itinere Fratrum Minoram ad Tartaros”. Ĝi traktis pri la kulturo kaj lingvoj de la Fora Oriento, enhavis amason da mongolaj esprimioj tradukitaj en latinon. Tio pravigas nomi Benedikton Polon ne nur pioniro de la polaj ekspedicioj, sed ankaŭ la unua pola orientalisto. La raporto de Benedictus konserviĝis en du manuskriptoj – pariza kaj viena. La unuan fojon ĝi estis publikigita en Parizo nur en 1839. En la pola ĝi aperis en 1986. Aldonendas, ke la ekspedicio de Giovanni da Pian del Carpine kaj Benedictus Polonus atingis Azion preskaŭ 30 jarojn antaŭ tiu de Marco Polo, opiniata la plej granda mondvojaĝanto en la mezepoko. Pri lia ekspedicio  al la koretego de granda ĥano de mongoloj Kubilaj – daŭranta entute 24 jarojn – troviĝas neniu spuro en la mongolaj skribaj dokumentoj.  La raporto de Benedictus Polonus en mezepokaj mongolaj dokumentoj estas konfirmita. Post la reveno al Krakovo Benedictus Polonus fariĝis tie la klostrestro. Li mortis ĉirkaŭ la 1280-a, sed ne estas konataj cirkonstancoj de lia morto kaj la loko de lia eterna ripozo.

El la elsendo 03.07.2020. Legas Barbara – 8’08”