Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 985-a E_elsendo el la 31.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo sojlas la morgaŭan inaŭguron de la Virtuala Kongreso (https://vk.mondafest.net/). Hodiaŭ posttagmeze ni interparolis kun vicprezidanto de UEA, Fernando Maia pri kelkaj teknikaj detaloj ligitaj kun ĝi. Al la Virtuala E-kongreso ni referencas ankaŭ en nia LK informante pri nia partopreno en la virtuala Movada Foiro kaj du pliaj renkontiĝoj en babilejoj. Nian elsendon komencas kronvirusa kroniko kaj kulturtemaj informoj. Pri du interesaj eldonaĵoj koncerne malmulte konatajn atingaĵojn de poloj kaj pri grava donaco por la Centra Muzeo de Teksado en Lodzo. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa kaj Ralph Glomp. Temas pri fragmentaj citaĵoj el iliaj koncertoj dum VEKI, virtuala ILEI-konferenco. La interreta foto prezentas specimenon de la pola artteksaĵo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas eksterelsende aŭdebla interparolo kun Ferdinando Maia. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Unu komento al E_elsendo el la 31.07.2020

  • Paulo Sérgio Viana skribis:

    Bona raporto pri la Virtuala Kongreso! Ankaŭ al mi tre plaĉis la prelego de Profesoro Goodall. Kaj mi kun plezuro partoprenis en la babilejo pri la Pola retradio. Mi ripetas ĉi tie mian demandon: ĉu la pola retradio ne povus elsendi ankaŭ 1-2-minutajn raportojn de aŭskultantoj el aliaj landoj, pri lokaj aferoj?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.