Ludu

La 984-a E_elsendo el la 28.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Post la komenca kronvirusa kroniko ni proponas hodiaŭ pliajn aktualaĵojn pri la Unia helpo por tri polaj havenoj kaj pri ĝenaj aziaj noktaj papilioj, kiuj aperis i.a. en Varsovio. Nia scienca temo estas dediĉita al la teknologia akcelo, kiun spronis la kronvirusa pandemio en Ĉinio. Specialan mesaĝon okaze de MondaFest’ 2020 direktis al esperantistoj la Ĝenerala Subsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj i.a. alvokante partopreni enketilon en Esperanto ĉe www.UN75 lige kun la 75-jariĝo de ĉi tiu organizaĵo. Ni amplekse citas ĝin en nia programo. Ĵus ni eksciis pri nova libro de Julian Modest „Tra la padoj de la vivo” aĉetebla jam ĉe UEA, pri kio ni informas fine de la elsendo. Daŭras ILEI-konferenco al kiu eblas ankoraŭ aliĝi. El ĝia bunta kultura programo ni citas fragmente kantojn de Miguel Fernandez kaj de Amira Chun el iliaj koncertoj. La akompananta interreta foto prezentas havenon en Gdynia, rilate al nia aktualaĵo pri aktualaj investaĵoj i.a. en ĝi. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D