Ludu

La 978-a E_elsendo el la 07.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj kreiĝo de Pola RetRadio. Hodiaŭ ni memorigas intervjuon kun d-ro Ulrich Lins, esploristo, historiisto de la E-movado pri lia simpozia prelego el 2005 ligita kun la 100-jariĝo de la Bulonja E-Kongreso. Ĉiujn ĉi dokumentojn ni prezentas kadre de la sondokumenta iniciato „Savi kontraŭ la forgeso”. En la komenca informa parto de la elsendo ni prezentas kronvirusan kronikon kaj aktualaĵon pri grava Unia subvencio por la naturprotektado en Pollando. La sciencbultena temo estas ligita kun esploroj pri la ŝanĝiĝo de la komunikaj informoj en la interreta epoko. Muzike akompanas nin Nikolin’ per fragmento de la konata „Somertempo” en la E-vesto. La akompana interreta historia foto prezentas kongresanojn en Bulonjo ĉe Maro en 1905. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Kontraŭ la forgeso” eksterelsende aŭdiĝas la hodiaŭa arkiva sondokumento, intervjuo kun d-ro Ulrich Lins. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D