Ludu

La 977-a E_elsendo el la 03.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la felietono el la ciklo Koninda Polo ni proksimigas la silueton de la unua pola mondvojaĝanto franciskana monaĥo Benedictus Polonus, kiu en la 13-a jarcento atingis Azion, kiel sendito de papo. Lia partopreno en la franciskana misio fruktis per traktato pri kulturo kaj lingvoj de la Fora Oriento. La komenca riĉa kulturkroniko informas pri la nova Historia Monumento, kiu estas la historia benediktanina klostro en Staniątki; pri porcelanaĵoj de Rosenthal en la Muzeo de Gliwice kaj pri la somera varsovia evento Kultura Korto. En la komenco de la elsendo aŭdiĝas kronvirusaj aktualaĵoj. En la fino ni informas pri la jama ebleco aliĝi al Virtuala Kongreso kadre de MondaFest’ 2020. Muzike akompanas nin La Kompanoj per la kanzono „Rigardu nepre ni” el la KD kun kantoj de Brel. La akompana al la programinformo foto rilatas al nia felietono prezentante la itineron, kiun partoprenis Benedictus Polonus.
Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.