Ludu

La 968-a E_elsendo el la 02.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ denove ni proponas pasigi kun ni kelkan tempon kun la E-literaturo. Ni prezentas la 95-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Nia aktualaĵo post mallonga kronvirusa kroniko koncernas eksterlandajn laboristojn en Pollando el Azio. La nunsemajna sciencbultena temo estas dediĉita al la esploroj de japanaj sciencistoj pri la terkerno. Al ĝi referencas ankaŭ la interreta foto apudanta nian programinformon. Muzike ni memorigas la kanzonon de „La Porkoj” „Jen”, devenantan el la KD „Ŝako”, kiun eldonis Vinilkosmo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D