Al la tradicio kaj kutimoj de la karesma periodo apartenas en la pola katolika eklezio karesmaj edifaj lekcioj. Plej ofte kredantoj partoprenas ilin en preĝejoj, sed nun ili povas sekvi sole virtualan formon. Interesan inciaton proponis la animzorganto de la kreaj medioj de la arkidiocezo de Gdansko kaj rektoro de la preĝejo de sankta Johano. Liaj edifaj lekcioj pere de la urba portalo estis dediĉitaj al la religia arto. Ilia tegmenta titolo „Intensa foresto. Karesmaj edikaj enpensiĝoj” estis inspiritaj de la arto de la dana pentristo  Vilhelm Hammershøi/ Hammershoi.

El la elsendo 03.04.2020. Legas  Maciek – 0’45”