Ludu

La 958-a E_elsendo el la 28.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Ni memorigas el la arkivejo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon kun veterana hispana esperantisto Eduardo Larrouy López, forpasinta lastlunde en la aĝo de 107 jaroj. En la interparolo kun red. Barbara Pietrzak en 2004 okaze de la 6-a EEU-kongreso la 91-jaraĝa veterano rakontas pri sia esperantistiĝo, E-agado kaj la plej grava liaopinie tasko – disvastigi Esperanton. Post la kronvirusa kroniko niaj aktualaĵoj informas pri neceso de la ŝtatoj zorgi pri medicina sekureco, pri novaj profesioj de la nunaj infanoj kaj pri la 25-jariĝo de la varsovia metroo. La scienbultena temo traktas sanproblemojn de astronaŭtoj post longa estado en la kosmo. Muzike akompanas nin la grupo „Kaj Tiel Plu” per la fragmento de la kanzono „Adiaŭ birdeto mia”. La elsendon akompanas la interreta foto rilatanta al nia scienca temo prezentanta kosmonaŭton en sengravita realo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia arkiva interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭdebla ankaŭ eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D