Ludu

La 957-a E_elsendo el la 24.04.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia felietono pri koninda Polo estas dediĉita al la heroo de la tri nacioj – pola, hungara, turka – Józef Bem. En ĝia fino aŭdiĝas fragmente muzikigita versio de la omaĝa al li poemo de Cyprian Kamil Norwid por la muziko de Czesław Niemen en la plenumo de Grzegorz Wilk. En la kulturtema kroniko ni informas pri polo distinigita en la konkurso World Press Photo, pri pliaj polaj ekspoziciaĵoj sur la arta guglo-platformo, pri regiona konkurso por la t.n. Emaus-arbeto. Muzike akompanas nin krome per fragmento de sia kanzono „Printempo” bulgara artisto/esperantisto, Miŝo Zdravev. La akompana interreta foto prezentas la maŭzoleon de generalo Józef Bem en Tarnów. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.