Ludu

La 953-a E_elsendo el la 10.04.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia nunsemajna vendreda elsendo ni komence donas kelkan atenton al aktualaĵoj ligitaj kun la evoluo de la kronvirusa epidemio en Pollando. Hodiaŭ pasas la 10-a datreveno de la katastrofo en kiu 96-persona delegacio fluganta por la 70-a datreveno de Katyń-krimo pereis en la aviadila katastrofo. Ni notas ĝin en nia programo. Lige kun la daŭranta Granda Semajno, kies celebradojn polaj katolikoj povas sekvi sole en la reto ni statistike alrigardas polajn sacerdotojn, kiuj en la pandemia periodo faciligas al personoj kredantaj per la reto partopreni la ĉiutagajn mesojn kaj diservojn. La kulturkronika kroniko enhavas informojn pri revenigo de la altaro Pietas Domini al Gdansko kaj pri bitigitaj artverkoj el la krakova regiono (https://sdm.upjp2.edu.pl/). En nia ampleksa E-komunuma segmento ni notas la 95-jariĝon de la Estona Instituto de Esperanto, kiu pasos la 13-an de aprilo; ni informas i.a. pere de Gazetaraj Komunikoj pri la planoj de UEA prokrasti la Montrealan UK-on. Kaj fine ni informas pri nova E-retejo: karesmo.org Fine de la programo ni proponas leterkestan renkontiĝon.
Muzike akompanas nin „Kompanoj” per fragmento de la kanzono „Konfeso” el la KD „Survoje” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas la altaron Pieta Domini, kiu post 78 jaroj revenis al Gdansko, Pollando. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „novaĵoj” kaj „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.