Pli ol 3500 bitigitaj artverkoj el 162 paroĥoj kaj ankaŭ el la Arkidioceza Muzeo kaj Episkoa Palaco en Krakovo estis disponigitaj en la portalo pri la religia heredaĵo de Małopolska-regiono, kreita de la Papa Universitato de Johano Paulo la 2-a en Krakovo. La paĝo estas ekipita per mapo, sur kiu estas signitaj unuopaj lokoj kaj historiaj objektoj kaj per la modulo „Vizitu la Regionon”. Ĉi lasta prezentos ideojn de laŭtemaj turismaj itineroj ligitaj kun la religia historio de la regiono. Parton pretigis la kreantoj de la portalo, parto post la membriĝo povos esti kreita de la vizitantoj de la portalo laŭ siaj bezonoj kaj interesiĝoj. La verkoj estas prezentataj en la spirita, religia kaj historia kunteksto de la loko, por kiu ili estis kreitaj. En la aparta fako „Homoj” estis priskribitaj aŭtoroj de la verkoj – artistoj, metiistoj, verkofondintoj, ligitaj kun koncerna paroĥo sacerdotoj aŭ sanktuloj, kies bildoj ornamas la regionajn sanktejojn. La fako „Verkoj” enhavas bazon de profesiaj fotoj disponigitaj en publika domeno aŭ laŭ la licenco Creative Commons aŭ fotodokumentojn faritajn por diversaj preĝejoj. La portalo  rolas ankaŭ kiel edukinstrumento helpanta formi  konscion pri la historio kaj heredaĵo de Małopolska-regiono.

El la elsendo 10.04.2020. Legas  Maciek – 1’36”