Malplenas la varsoviaj stratoj. Silentiĝis plurlingva brueto de eksterlandaj turistoj ĉe la Malnovurba Kvartalo. Sian saviĝon atendas trankvile la figuro de ŝtona urso antaŭ la Preĝejo de Dipatrino la Gracoplena ĉe Świętojańska-strato. Antaŭ multa tempo, kiam ankoraŭ zumis en la regiono  arbarego, loĝis tie arbarabelisto Sędzimir kun sia familio. Iufoje kaptinte la mielŝteliston li kondukis tiun al tribunalo. Tiu ĉi post la punotempo en kancero decidis satigi sian venĝemon bruligante la domon de arbarabelisto. Sędzimir mortis pro la brulvundoj, pro la sopiro baldaŭ mortis lia edzino. Restis la gefiloj Milena kaj Gniewko. La knabino zorge klopodis pri sia pli juna frato, sed tiu ĉi jam fortika kaj grandstatura knabo malgraŭ sia juna aĝo dum iu ŝia foresto en la domo fuĝis en la arbaron. Gniewko perdiĝis kaj laciĝinte pro la erarvagado endormiĝis en la ursa vintrokuŝejo. Bonŝance trovis lin ursino, kiu mem havis idojn kaj nesciate pro kiu kialo ekflegis la knabon kvazaŭ la propran infanon. Kvin jarojn poste en la arbarego ĉasis la mazovia princo Janusz la 1-a kun sia edzino Dorota. Iumomente la ĉashundoj malkovris la ursokuŝejon. La ursino freneze defendis la ursidojn. En momento, kiam la arkpafistoj jam streĉis sagojn por celi la ursojn antaŭ iliaj okuloj aperis Gniewko, kiu baris al ili la vojon. La ekvidinta lin princino tuj ekdeziris kunpreni lin al la kortego, sed tiu ĉi rezistis. Nur kiam oni certigis, ke nenio minacas al lia ursa familio li konsentis. Gniewko kreskis en la kortego kaj la princino traktis lin kiel sian propran filon. Sub ŝia protekto li akiris poluritecon fariĝinte brava, belstatura viro ĝuanta estimon inter burĝoj kaj kavaliraro. Ne malmultaj fraŭlinoj kaŝe lin sopiris. Kaj Milena?…. Kaj Milena tiutempe loĝis ĉe ĉionscia oldulino kiu konis la sekretojn de kuracherba sanigado kaj la magio fariĝinte ŝia helpantino. Poste kiel jam matura junedzino ŝi ekloĝis en Nova Varsovio. Tie ŝi lasis sin koni kiel virino helpa al homoj kaj bestoj kundividanta siajn konojn. Tamen dum ĉiuj ĉi jaro ŝi flegis la memoron pri sia frato – ĉirkaŭe serĉante lin kaj pridemandante pri li. Sensukcese! Gniewko dume promenante tra Varsovio ekvidis iumomente belegan fraŭlinon kaj ekregis lin ne superebla al ŝi aminklino. Tio estis Jadwiga, la oraĵista filino. Gniewko ekrevis ŝin edzinigi, sed longan tempon pro sia malkuraĝemo li limiĝis al la revado. Trovinte fine iom pli da kuraĝo por prezenti sian amdeklaron li unue direktiĝis al preĝejo por tie pretigi sian planon. Tie ĉi ĵus estis okazanta la nuptoceremonio. Kiam la novgeedzoj estis forlasantaj la sanktejon Gniewko kun nekredemo konstatis, ke la amegata junulino ĵus fariĝis la edzino de alia viro. La senesperanta Gniewko svene falis sur la genuojn. Lia koro krevis pro la bedaŭro. Homoj ekrapidis helpeme, sed estis tro malfrue. En la homamaso troviĝis tamen ankaŭ Milena, kiu rekonis en la juna viro sian perdiĝintan fraton. Ŝi alkuris kriante, ke li ne mortu. Sed estis jam tro malfrue kaj lia animo estis lin jam forlasanta.  Milena tamen ankoraŭ sukcesis eldiri la magiajn vortojn. „Ne mortos vi, sed nur endormiĝos en la ŝtona formo. Tiun sorĉon forpenos tamen la forto de vera amo. Vekos vin fraŭlino, kiu sincere kaj arde vin ekamos kaj vi retrovos la sopiregatan feliĉon”. Tiumomente Gniewko alprenis la formon de ŝtona urso. Ĝis hodiaŭ li atendas veran amon antaŭ la malnovurba preĝejo de Dipatrino la Gracoplena.

El la elsendo 27.03.2020. Legas Barbara – 5’50”