Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 943-a E_elsendo el la 06.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono estas dediĉita al Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski, kiu naskiĝinta kiel polo aparte meritiĝis por Usono kaj Kanado, kien li trafis post la falo de la Novembra Insurekcio 1830. Nun konata kiel sir Casimir Gzowski li multe meritiĝis aparte por Kanado i.a. kiel renoma inĝeniero, entreprenisto, politikisto, juristo. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas Chopin-festivalon en Hungario kaj ekspozicion pri la pentroarto de Juliusz kaj Wojciech Kossak en Bjalistoko. El la E-komunumaj informoj eblas ekscii pri la nunjara literatura eldono de la konkurso „Poezio el ĉiuj ĉieloj” https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/.
Muzike ni memorigas la kanton de Eterne Rima „Trankvila estu tero” el la KD „Taglibro de Brutulo” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas la pentraĵon de Jerzy Kossak „Ĉevaloj sur montara herbejo”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstojn el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

2 komentoj al E_elsendo el la 06.03.2020

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.