Ludu

La 942-a E_elsendo el la 03.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia redakcio estas profesoro Bengt-Arne Wickström, specialisto pri ekonomiko, kiu dum la februara interlingvistika sesio en Poznano, en sia prelegaro koncentriĝis pri tio, kiel eblas apliki ekonomikan pensadon al la komunika analizo de lingvouzo. I.a. pri tio ni parolas kun nia gasto.
La komencaj aktualaĵoj informas pri polino, Teresa Czerwińska kiu transprenis la postenon de vicprezidanto de la Eŭropa Investa Banko; pri polo, kiu antaŭnelonge starigis rekordon en la altmonta lagoplonĝado; pri problemoj de polaj familiaj firmaoj. La scienca temo traktas esplorojn pri gravito kaj teorio de kvantuma informado. En nia elsendo ni prezentas fragmente la E-version de la kanzono „Redemption” de Bob Marley en la plenumo de Alejandro Cossavella. La akompana interreta foto prezentas la polan plonĝiston, Marcel Korkuś, kiu batis la mondrekordon en la altmonta lagoplonĝado. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Ankaŭ la interparolo kun nia gasto aŭdiĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D