Ludu

La 934-a E_elsendo el la 04.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo ni hodiaŭ memorigas la arkivan interparolon de red. Anna Henn-Limont de antaŭ pli ol 20 jaroj kun László Szilvási pri la tiama stato de la interreta komunikado, kun aparta konsidero de eventoj kaj ret-info. Tio estu la okazo nepre viziti/reviziti la paĝojn de eventoj.hu La komencaj aktualaĵoj rilatas al la raporto de internacia organizaĵo Oxfam pri sociaj malegalecoj, al laboro socie utila de polaj gemonaĥoj, al ŝanĝiĝantaj butikumkutimoj post la enkonduko de komerce liberaj dimanĉoj. Per la sciencbultena temo ni alrigardas la demandon ĉu fraterkuloj konscie uzas planttigetojn por i.a. sia higieno. Hodiaŭ ni proponas fragmente la kanzonon de JoMo „La koloro de la amo”, devenantan el la KD „JoMo Slavumas” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto prezentas fraterkulojn, kiuj estas la herooj de nia sciencbultena informo.
Ni memorigas, ke kiel kutime ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Krome nia arkivejo enhavas centojn da malpli novaj audo-/legodokumentoj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ ili alidoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D