Ludu

La 927-a E_elsendo el la 10.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Polo ni memorigas unu el la patronoj de la 2020-a, kiun en 2019 proklamis la pola Sejmo. Temas pri renoma, elstara pola filozofo, Roman Ingarden. Komence aŭdiĝas aktualaĵo pri la rezolucio de la Pola Sejmo koncerne mensogajn kaj kalumniajn asertojn de la plej superaj rusaj aŭtoritatoj. La kulturkronikaj informoj rilatas al revivigoj en la fama kaj multnombre vizitata varsovia Łazienki-parko, kaj al la nunjaraj subvencioj por la polaj tataroj. La E-komunumaj informoj koncernas la komunan polan-germanan E-Kongreson (https://www.esperanto.de/eo/gek2020) kaj la 49-an E-Kongreseton por Infanoj kaj Adoleskuloj en Montrealo (http://bertosch.free.fr/iik2020/). Muzike akompanas nin Kajto per la fragmento de sia „Trinkkanto” el la albumo „La Universala Arbo” distribuata de Vinilkosmo, kaj unu el la famaj MAZI-kantoj. La apudanta nian programinformon foto referencas al kulturkronika informo pri restarŭristaj laboroj en la varsovia Reĝa Łazienki-parko.
Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.