Ludu

La 924-a E_elsendo el la 31.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Karaj Geaŭskultantoj, ni sojlas la 2020-an Jaron.

Nia tuta Redakcia Teamo transdonas al vi varmajn dezirojn de ĉiuflanke Prospera, Sukcesa, Feliĉa Nova Jaro !

Nian hodiaŭan elsendon, la lastan en la malnova jaro komencas aktualaĵoj, en kiuj ni informas pri Patronoj de la Jaro 2020 proklamitaj de la pola Sejmo; ni informas pri bonegaj rezultoj de la polaj gimnazianoj en la testado de PISA kaj fine pri ekologie utiligotaj kristnaskaj arbetoj, kiu kampanjo jam komenciĝis ekzemple en Varsovio. La scienca temo estas dediĉita al la sanfavoraj proprecoj de vino kaj biero (en modera kvanto). Nia kunlaboranto, Marek Nahajowski recezas la KD-on de Persone „Povus esti simple”, en kiu ni prezentas fragmente tri komponaĵojn el la disko: „Ili venos”, „Nun mallumas vespere” kaj „Reĝoj de cindroj”. La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al hodiaŭa vespero/nokto dum kiu ni bonvenigos la Novan Jaron 2020. Niajn redakciajn bondezirojn fine de la elsendo akompanas la kanzono de Jonny M. „Estu Feliĉaj” el lia KD „Regestilo” produktita de Vinilkosmo. Ankaŭ hodiaŭ ni rekomendas la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo, kiuj troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. Krome nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D