Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 916-a E_elsendo el la 03.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Reference al la lastsabata Malferma Tago en Roterdamo ni prezentas la sonscenon pri la inaŭguranta la Tagon programero dediĉita al la Libroservaj Novaĵoj gvidita de Ionel Onet. Proksimiĝas la jarfinaj festoj ne prokrastu viajn mendojn konsultante la adreson: https://katalogo.uea.org/.  La komencaj aktualaĵoj rilatas al la komenciĝanta hodiaŭ en Londono labora renkontiĝo de la gvidantoj de NATO-ŝtatoj kaj al ĉiam pli populara hejma edukado. La sciencbultena temo rilatas al polaj esploroj pri ultrasonoj en la historiaj instrumentoj. Muzike akompanas nin Ĵomart per sia kanzono „La nokta gasto”, la akompana foto prezentas Ionel Onet komence de la prezento de la libroservaj novaĵoj de UEA. Tradicie ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. Ni ĝojas, ke tiun nian servon imitas nun ankaŭ uea.facila. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdeblas eksterelsende la sondokumento pri libroservaj novaĵoj dum la aŭtuna Malferma Tago. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 03.12.2019

  • Bruce Crisp skribis:

    Koran dankon pro la programero pri la Libroservaj Novaĵoj gvidita de Ionel Onet. Tio certe memorigu nin pri la venonta Zamenhof-tago kiu estas samtempe Tago de la Esperanto-libro kaj de la Esperanto-kulturo. Kompreneble, estas grave, ke ni aĉetu Esperanto-verkojn ne nur jarfine sed ankaŭ dum la tuta jaro. Apartan dankon ankaŭ pro la sciencbultena programero. Mi ĉiam ŝatas tiun rubrikon. Cetere, mi neniam antaŭe aŭdis pri la produktado de ultrasonoj per historiaj kaj nuntempaj instrumentoj. Interese!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.