Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 915-a E_elsendo el la 29.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa programo aŭdiĝas en tago aparta. Antaŭ 5 jaroj, la 29-an de novembro 2014 Esperanto estis enmetita en la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Al tiu evento ni referencas en la komenco de la elsendo.  En nia felietono ĉi-semajne el la ciklo „Koninda Polo” ni prezentas silueton de la elstara pola fizkisto Marian Smoluchowski, post kies tro frua morto Albert Einstein nekrologis: „Tro frue la sorto tranĉis lian inspiritan agadon de esploristo kaj instruisto (…) Ni alte tenas lian imitmodelon kaj verkon”.  Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas konata sveda E-aktivulo el Malmö, Sten Svenonius. Kiel la prezidanto de la loka E-klubo li dividas kun ni siajn rimarkojn kaj opiniojn pri tio, kiel devus aspekti en nia epoko organzita E-movado. Kelkaj vortoj rilatas ankaŭ al lia E-familio kun tri denaskuloj.  Komence nia kulturkronika informo rilatas  al nova muzea strukturo en la sudokcidenta Pollando baze de lignaj religiaj objektoj. Muzike ni memorigas popularan polan kanzonon pri „Aŭtobusoj plorantaj per pluvo”, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas la heroon de nia felietono Marian Smoluchowski. Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Senhezite uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron  altigi  la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende vi povas aŭskulti interparolon kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 29.11.2019

  • Synnove Mynttinen skribis:

    Dankegon,estis tre interese aùsulti la opiniojn de Sten Sevonius pri membreco al Esperantokluboj. Cxiam esperantokommunumoj devus esti malfermaj al homoj,kiuj volas konatigxi kaj iel partopreni gxin.Mi tre gxojas,ke Sten nuntempe povas kontribuI al la movada vivo ecx havigis novajn kapablojn en Poznano.

  • David Milovanović skribis:

    Belega elsendo. Mi vere ĝuis aŭskulti felietonon pri koninda Polo kaj interparolon kun s-ro Svenonius. Ankau, la kanto de s-ino Dzięgielewska tre plaĉas al mi, ĉar mi amas kaj aŭtobusojn kaj pluvon. 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.