Ludu

La 911-a E_elsendo el la 15.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la riĉa kulturkroniko komence de la elsendo ni informas pri laŭvica turneo de la pola kant- kaj dancensemblo „Śląsk” tra Japanio; pri interesa malkovro dum la restaŭristaj laboroj en Gdansko; pri multaj eksponaĵoj el la itala Pompejo, la unuan fojon rigardeblaj en Pollando. Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Pola E-Asocio, Robert Kamiński kun kiu pri la pola E-movado kaj ankaŭ UEA ni interparolis dum la lasta ARKONES en Poznano. Dank’ al kontribuo de nia japana aŭskultanto Yasuo Tabuchi ni prezentas lian mallongan raporton pri la Korea E-Asocio. Laste ni informas pri la serĉado de sponsoroj por la E-versio de „Unesko-kuriero”. Muzike akompanas nin Amira, korea kantistino kun kiu ni renkontiĝis dum la lasta UK. En ŝia plenumo ni aŭdas la kanton „Ni kunkantu”. La akompana interreta foto ligiĝas kun la turneanta tra Japanio ensemblo „Śląsk”. Ankaŭ hodiaŭ eksterelsende ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun nian servon mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Krome en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D