Ludu

La 907-a E_elsendo el la 01.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

 

Nia programo – lige kun la pasantaj en Pollando kaj en multaj aliaj landoj – Tagoj de la Mortintoj havas iom eksterordinaran enhavon. Ni prezentas en ĝi la monologon „Vivo-/vidvokroniko aŭ dek ok monatoj” de Istval Ertl, kiun li prezentis dum la septembra kultura festivalo ARKONES en Poznano,  Pollando. La programinformon akompanas la interreta foto kun omaĝe flamantaj torĉoj, kiel simbolo de la memoro pri ĉiuj forpasintaj aŭskultantoj, amikoj kaj konatoj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D