Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 905-a E_elsendo el la 25.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Komence de la vendreda elsendo ni proponas riĉenhavan kulturkronikon, en kiu ni informas i.a. pri datrevena ekspozicio dediĉita al pentraĵoj de Rembrandt en la varsovia Reĝa Kastelo; pri laŭvica ekspozicio de Vitroartaĵoj kaj Vitroinstalaĵoj en Vroclavo kaj pri la restaŭro de la Nacia Muzeo en Kielce.
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Halina Gorecka, eksa sekretario de la iniciato de „Ondo de Esperanto” proklamanta Esperantiston de la Jaro. Krome baze de raporto de Paulo S. Viana ni informas pri la 13-a E-kongreso de la brazila ŝtato San-Paŭlo, okazinta en oktobro. Detala raporto troviĝas ĉe la adreso http://easp.org.br/asocio/bela-festo-en-san-karlo/.
Muzike akompanas nin hodiaŭ Manuel Rovere per fragmento de sia kanzono „Esperantisto”. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas iun el la vitroeksponaĵoj en Vroclavo.  En niapaĝa rubriko „Kulturkroniko”, post la alklako de la samtitolita trabeto eblas aŭdi kaj pararele legi la tekstojn de niaj kulturkronikaj informoj. Tio estas bona maniero spertiĝi pri la lingva aŭdokapablo, kio ĝenerale altigas la lingvokonon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, Halina Gorecka. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 25.10.2019

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Ni forte bedaŭras, ke La Ondo de Esperanto ĉesos aperi en 2020. La laborado de niaj rusaj samideanoj estas grandioza, simila al tiu de la skipo de la Pola Retradio!
    Mi kaptas la okazon por danki vin por la aperigo de la informoj pri la 13-a Kongreso de Ŝtato San-Paŭlo. Por ni tio estas honoro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.