Ludu

La 902-a E_elsendo el la 15.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ apartan atenton ni donas al Olga Tokarczuk kiu ricevis la premion en la kategorio literaturo por 2018, fariĝinte tiel la 5-a Nobelpremiito el Pollando. Al ŝi kaj ŝia kreado estas dediĉita felietono de Maciej Jaskot.
En la aktualaĵoj ni informas pri la parlamentaj balotoj en Pollando 2019, ni prezentas la alvokojn al Turkio direktitajn de la Eŭropa Unio kaj la usona prezidento. Ni informas krome, ke la polaj futbalistoj elbatalinte avancon al Eŭro 2020 surmetis T-ĉemizojn kun la E-lingva sloganto „Tria avanco”. En la scienca bulteno ni informas pri plasto inventita de usonaj sciencistoj, 14-oble pli firma ol ŝtalo.
Muzike akompanas nin „La perdita generacio” per la fragmento de la kanzono „Ne normalas nur kutimas” el la KD „Eksplodigos nian domon” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas polajn piedpilkistojn post la venka dimanĉa matĉo, dank’ al kiu ili avancis al Euro 2020. Atentinda estas la dorsa flanko de ilia T-ĉemizo kun la E-lingva slogano „Tria avanco”.
La ebleco aŭskulti kaj legi paralele la aktualaĵojn en niapaĝa rubriko „Novaĵoj” kaj la sciencbultenan temon en la rubriko „Sciencaj informoj” praktike kontribuas al altigo de aŭdkompreno kaj parolkapablo. Uzu ĝin, rekomendu al aliaj ! La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D