Ludu

La 900-a E_elsendo el la 08.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas Katalin Kováts, sub kies gvido dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato komenciĝis unujara Instruista Trejnado por studentoj de la 3-a studojaro kaj 12 aliaj personoj, kiuj krome al ĝi aliĝis. Ni interparolas krome pri la instruista trejnado ĉe edukado.net, RITE.
En aktualaĵoj ni informas pri la komuna starpunkto de Pollando, Francio kaj Germanio rilate la agronomian politikon en la Eŭropa Unio kaj ankaŭ pri bonaj ekonomiaj rezultoj, kiujn de kelka tempo notas Pollando.
La sciencbultena temo estas dediĉita al enzorgiga malkresko de birdoj en la Norda Ameriko. Muzike akompanas nin Vojaĝo per  fragmento de la kanzono „La Tero suferas” el la KD „Planedo nia” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas birdojn de Kanado.
La ebleco aŭskulti kaj legi paralele la aktualaĵojn en niapaĝa rubriko „Novaĵoj” kaj la sciencbultenan temon en la rubriko „Sciencaj informoj” praktike kontribuas al altigo de aŭdkompreno kaj parolkapablo. Uzu ĝin, rekomendu al aliaj ! La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, Katalin Kováts aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D