Ĝis la 29-a de decembro 2019 denove la Nacia Muzeo en Vroclavo – la sudokcidenta Pollando – prezentas la historiajn objektojn de la mezepoka oraĵista ornamarto el la 14-a jarcento  kune kun arĝentaj kaj oraj moneroj retrovitaj en la loko Środa Śląska en 1988. La nunjara ekspozicio koncentriĝas pri la mezepoka orumtekniko kaj pri la konservado kaj restaŭro de la objektoj el ĉi tiu kolekto efektivigitaj en 1996 en Krakovo kaj plej laste en 2018 en Vroclavo. En la ekspozicio troviĝas la plej valora objekto de la Trezoro, ora nupta krono el la 14-a jarcento. Temas pri la unusola ĉi-speca mezepoka krono konserviĝinta ĝis nun. En la ekspozicio troviĝas la 13-jarcenta agrafo kun kameo, oraj pendaĵoj ornamantaj la virinan kapon, agrafo en la formo de birdo, oraj ringoj, ornama zonrubando destinita por enkadrigi valorajn objektojn, fine la  oraj kaj arĝentaj moneroj. La trezoro, en la pola lingvo Skarb Średzki apartenas al la plej valoraj mezepokaj trovaĵoj en Eŭropo. Ĝi troviĝas en la kolektoj de la vroclava muzeo, kie ĝi estis prezentita la unuan fojon en 1996. Nun ĝi estas rigardebla tie dum tri lastaj monatoj de la jaro. En la cetera periodo eblas ĝin rigardi en la Regiona Muzeo de Środa Śląska.

El la elsendo 18.10.2019. Legas  Maciek – 1’40”