En la kolektoj de la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo troviĝas pli ol 400 pladoj kaj figuretoj el la fama fabriko de porcelanaĵoj en la germana Meissen. Ekde la 3-a de septembro kaj la 1-a de decembro 2019 eblas rigardi ilin en la tiea porokaza ekspozicio. Ĉiuj eksponaĵoj estis aranĝitaj laŭteme aŭ laŭ la tekniko de la ornamado, kio ebligas sekvi la ĉefajn produktodirektojn de la saksa manufakturo, establita en 1710 fare de Aŭgusto la 2-a Forta, la reĝo de Pollando kaj elektito de Saksio.  Al la plej valoraj eksponaĵoj apartenas barokaj pladaroj ornamitaj per la blazonoj de la unuaj ministroj de Aŭgusto la 3-a, Józef Sułkowski kaj Henryk Brühl. La polrilatajn interesaĵojn konsistigas blazonornamitaj pladoj el la pladaro donacita de ĉi tiu reĝo al la reĝino de Francio Maria Leszczyńska kaj flormotiva pladaro por la episkopo de Varmio Adam Stanisław Götzendorf-Grabowski. Al la plej valoraj objektoj troviĝantaj en la krakova kolekto apartenas la plurfigura komponaĵo de fama skulptisto Johann Joachim Kaendler el 1744 „La Krucumo de Jesuo”. La dua ĉi-speca komponaĵo troviĝas en Dresdeno. La saksaj porcelanaĵoj en 18-a egalrangis al la malproksimorientaj originaloj fascinante kolektantojn de la tiel nomata „blanka oro”. Ĝis la komenco de la 18-a jarcento porcelanaĵoj estis konataj en Eŭropo sole kiel produkto importata el la Fora Oriento.

 El la elsendo 13.09.2019. Legas  Gabi – 2’47”